Kalkuli Probablecon ke la Suno Leviĝos Morgaŭ?
2022-04-02Ĉu la Suno leviĝos morgaŭ?
Jes, kompreneble! Kia stultulo alipensus? Supozu, ke ia Ĵino aperis antaŭ ol vi, oferante veton: La ĵino enmetus la saman kvanton da mono kiel vi en ujon, kaj se la suno leviĝos morgaŭ, tiukaze vi gajnos tutan la monon, kaj se ĝi ne leviĝos estus ties. Ignorante problemojn pri fido/kredo1, racias enmeti ĉiom da vian monon kaj ankaŭ monpruntojn en la ujon por pli ol duobligi viajn riĉojn. Komplreneble, sen Suno morgaŭ, eble estus pli grandaj problemoj ol iom da mankanta mono.
Sed kiel vi koniĝis tion? Eble, se konas iomete pri astronomio, vi respondus ke la Sunsistemo estas komponita de grandaj sferoj da ŝtono kaj ke moderna kompreno de astrofiziko sciigas onin ke la ŝajna "leviĝo" de la suno estas produkto de la Tero turniĝanta kaj angula movkvanto. Do oni atendu ke, kiel longe neniu tro granda batos la Teron aŭ Sunon de siaj vojoj, ni vidos la sunon denove kiam la Tero turniĝos ĉiun tagon.
Sed vi neniam uzis tian informon por la veto. Vi neniam devis kalkuli la probablecon ke ia astroido forpuŝus la Teron de la sunsistemo, kaj fakte, plej multo da homoj en historio antaŭ la malkovro de astrofiziko eble ankaŭ vetus ke la suno leviĝos morgaŭ.
Do klare, havi ĝustan modelon ne sufiĉas por decidi meti monon en la ujon, ĉar ĉiuj modeloj verŝajne antaŭdivenas ke venos la venonta tago.
Eble vi pensas ke la suno venis kaj iris, el oriento, okcidenten, ĉiutage dum jardekoj da vivoj, do kial ĝi ne faru same morgaŭ?
Filozofistoj dirus ke vi povas koni tion, ĉar vi ne certas ĉu la reguloj de fiziko eĉ samos 2 horoj de nun.
Supozi ke ĉiuj aferoj havas propraĵon donite ke ĉiuj el tiuj, kiujn oni jam vidis havas tiun propraĵon. La plej fama ekzemplo el Logiko estas la Nigra Cino.
En la pastineco, studento de logiko lernis la regulon de Indukto. Ĉiun cignon ke tiuj homoj vidis estis blankaj, do logikstudentoj lernis ke per indukto, racias supozi ke ĉiujn cignojn blankas. T.e., ne ekzistas nigraj cignoj. La malkovro de la unua Nigra Cigno famigis la eraron en tia logiko. 2
Do, problemo aperas; ĉu scienco ne estas surbazita je filozofia indukto?
Beaŭrinde, jes. Indukto estas necesa supozo por fari sciencon. Oni supozas ke la reguloj de objektia realo samos ĉie en la universo3.
Solipsismo
Do kio fareblas filozofie sen indukto? Sen iuj ajn aliaj sciaĵoj de la universo, oni konas almenaŭ unu aferon pro Imanjuel Kant. Oni konas ke si ekzistas pro la simpla fenologima** observo ke si spertas ion. Ekde Kant, nia kompremo pri ĉi-tiu punkto pliboniĝis. Nun, ni konas ke kaj ies fenomolgia sperto ekzistas kaj la informo tiu ricevas el la medion.
Notu bone, ke nur pruveblas ke la informo mem ekzistas, ne tio, kion ĝi reprezentas. Do eblas, ke vi spertas guston de freŝkuiritan manĝaĵon, kaj la brulon de muskloj post subita ekkuro, kaj la tuŝon lipan kisante gekarulon, sed fakte tiuj sentoj ĉiuj estis generataj de komputilo, kaj "vi" fakte estas cerbon flosanta en peklujo, pikita per multajn dratojn aliĝitajn al komputilo. Neniel koneblas ĉu tiuj horoj spezitaj en lernejo estis veraj aŭ nur produktoj de simulilo, tamen oni nepre povas certi ke la signaloj ricevataj de ies sensoj iasence ekzistas, aŭ ĉar ilin generas komputilon, aŭ ĉar oni loĝas en la "vera" mondo.
PasintĴaŭdismo
Ankaŭ konata kiel la umbilika hipotezo.
Metodo de Simon Pier LaPlace
Li proponis simplan formularon.
Kiel oni povas fidi aŭ kredi je Ĵino? Ĉu oni povas distingi inter vera ĵino kaj iu ŝajnante?
Tamen, Matematika Indukto ankoraŭ funkcias!
Kaj pruveblas ke ĉiu ajn pripensebla universo fakte devas havi regulojn samajn ĉie. Konsideru universon sen ia normala regularo de fizik'; en ĉi-tiu univers' eblas ke en venonta tempero ke atomeroj povas kaj aperi kaj malaperi, aŭ tuje translokiĝi trans la universo senkonsiderante konservadajn leĝojn. Partikloj ekbrilas en ekziston, kaj povas subite malekzistiĝi. Science neniel farebles ĉi-tie, tamen ankoraŭ estas ia fiziko. Ĝi ne estas akirebla por observantoj, sed, se oni konas la staton de ĉiuj partikloj en la universo kaj ties movokvantoj, oni konas la tutan historion de tiu universo. Kaj matematike, tio kongruas kun ia funkcio.
Ĉi-tiu funckio estas baze nur granda dosiero enhavanta ĉiun staton de la universo.